La Lastaj Tagoj
de
Dro L. L. Zamenhof

kaj la
Funebra
Ceremonio.

Eldonis
Adolfo Oberrotman
kaj
Teo Jung.

Unua ĝis tria milo.

1921.

Eldonejo de „Esperanto Triumfonta“, Kolonjo-Horrem
(Germ.)

[Illustraĵo: Torĉologo.]

Dediĉita al

S-ino Klara Zamenhof

la fidela edzino de nia kara Majstro.

Enkonduko.

Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragediode l’ homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l’ militego preskaŭnenion aŭdis pri la lasta batalo de l’ modesta Varsoviaokulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandajhomoj, kiujn ĝi iam naskis,—unu el tiuj, kies korpo estas mortemased kies spirito ne povas morti.

Ĝuste en tiu ĉi momento, kiam denove miloj da samideanoj el ĉiujanguloj de l’ mondo alrapidas por soleni en la koro de Eŭropo, en laĉefurbo de ĉeĥoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson,ĝuste nun evidentiĝas klare, ke la spirito de nia kara Majstroregas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter nirestu por eterne!

La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kajprecipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modestapriskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de suferokaj turmentoj, pri lia senviviĝo kaj enterigo dum plorplena, pluvatago. La artikolo (siatempe aperinta en „Germ. Esperantisto“) estas afable disponigita de s-ano Wüster; s-anoj Belmont kaj Hillerkonsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustraĵoj estasfaritaj laŭ originalaj fotografaĵoj, kiuj bedaŭrinde—pro la malbonavetero dum la enterigo—ne estas tre klaraj sed tamen reprezentasvaloran memoraĵon pri la historia ceremonio.

Ni esperas, ke ĉi tiu verketo trovos la aprobon de la tutmondajsamideanoj kaj instigos ilin je riĉa donacado al la fondo starigitapor konstrui monumenton sur la tombo de la Majstro, dum iu estontauniversala kongreso aŭ pilgrimado al Varsovio.

Varsovio kaj Kolonjo, julio 1921.

La Eldonantoj.

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!
Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

[Illustraĵo: D-ro L. L. Zamenhof.]

D-ro L. L. Zamenhof.

Enterigo de la Majstro.

De Leo Belmont.

En tago malluma, malvarma, pluvanta,
Ni Majstron venigis al lasta ripoz’ ...
Ĝi estis ne pluvo, sed ploro kantanta,
Ĝin kreis el larmoj anĝel-virtuoz’!
Ne estis videblaj standardo-portantoj,
De milo
...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!