Henrik Ibsen

LA TRONPRETENDANTOJ

(Kongs-emnerne)

1864

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

LA TRONPRETENDANTOJ

ROLOJ:

  • HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita reĝo
  • INGA EL VARTEJG, lia patrino
  • SKULE JARLO
  • SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
  • SIGRID, lia fratino
  • MARGRETE, lia filino
  • GUTORM INGASON
  • SIGURD RIBBUNG
  • NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
  • DAGFINN BONDE, kortega marŝalo de Håkon
  • IVAR BODDE, kortega pastro
  • VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
  • GREGORIUS JONSSON, vasalo
  • PÅL FLIDA, vasalo
  • INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
  • PETER, ŝia filo, juna pastro
  • SIRA VILJAM, kapelpastro ĉe episkopo Nikolas
  • MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
  • JATGEJR SKALDO, Islandano
  • BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
  • KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
  • KANONIKOJ, PASTROJ, MONAĤOJ, MONAĤINOJ
  • GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
  • MILITISTARO k. t. p.

La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.

å prononciĝas kiel Esperanta o.

Vortklarigo

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl.Frato de reĝo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejoĉe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) =parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitanamilito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg,filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio,kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tutaparencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlandooriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, ĉe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” — insulo en la fjordo ĉe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) — La unua reĝo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes — terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros.

  • Magnus Erlingsson 1156–1184, filo de Erling Skakke
  • Reĝo Sverre Sigurdsson 1184–1202
  • Reĝo Håkon Sverrisson 1202–1204
  • Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
  • Reĝo Inge Bårdsson 1204–1217, frato de Skule Bårdsson
  • Reĝo Håkon Håkonsson 1217–1263

UNUA AKTO

(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo,la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe starasHåkon Håkonsson

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!