F. B. E. A.
Romano originale verkita
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino,kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo.Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozokaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmoniokun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam dekelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la belavespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povisvidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojnkaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kunkontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetisbela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radiojde la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksajarbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estisvideblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto dekampara domego.
La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksimabruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis labruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jamduonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝoalprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sianpreskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke daminutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino,bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kunmultekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendisĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridekjaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa.Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭbuŝo, alie belforma.
La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantinokaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ pordiveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli junavirino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkasĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkoratono:—
—Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sednia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lastadiskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono.Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj,kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kionvi faris ĉi tiun longan tagon?
La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de lanevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervanstreĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis perbelsona, milda voĉo:—
—Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵusalvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min alla ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto dela mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kunripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?
—Jes.
—Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj EsteronTravers?
—Jes, onklino Ida.—Delfino respondis kun iom da hezito kajmaltrankvilo en la voĉo.—Sed okazis nenia laŭforma kunveno porpsikaj enketoj.
Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.
...