Enkonduko 1. ĈAPITRO I. — La ciklono. 2. ĈAPITRO II. — Konsiliĝo kun la Manĝtuloj. 3. ĈAPITRO III. — Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon. 4. ĈAPITRO IV. — La vojo tra la arbaro. 5. ĈAPITRO V. — Ili savas la Stanan Lignohakiston. 6. ĈAPITRO VI. — La Malkuraĝa Leono. 7. ĈAPITRO VII. — La vojo al la Granda Oz. 8. ĈAPITRO VIII. — La mortiga papavokampo. 9. ĈAPITRO IX. — La Reĝino de la kampomusoj. 10. ĈAPITRO X. — La Pordogardisto. 11. ĈAPITRO XI. — La Mirinda Smeralda Urbo de Oz. 12. ĈAPITRO XII. — Serĉante la Fian Sorĉistinon. 13. ĈAPITRO XIII. — Kiel la kvar rekuniĝis. 14. ĈAPITRO XIV. — La Flugantaj Simioj. 15. ĈAPITRO XV. — Ili malmaskas Ozon la Teruran. 16. ĈAPITRO XVI. — La magia arto de la Granda Ĉarlatano. 17. ĈAPITRO XVII. — Kiel la balono lanĉiĝis. 18. ĈAPITRO XVIII. — For al la sudo. 19. ĈAPITRO XIX. — Atakataj de la batalantaj arboj. 20. ĈAPITRO XX. — La delikata Porcelana Lando. 21. ĈAPITRO XXI. — La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj. 22. ĈAPITRO XXII. — La Lando de la Kveluloj. 23. ĈAPITRO XXIII. — La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo. 24. ĈAPITRO XXIV. — Denove hejme. De La Unua Esperanta Eldono
Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.
Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.
Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz" estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj kaj koŝmaroj mankas.
Ĉi tiu lib